Pejorativo

Pejorativo estas vortogramatika formo esprimanta negativan aŭ malrespektan konotacion, malaltan opinion aŭ manko de respekto al iu aŭ io, aŭ laŭ la difino de PIV malŝaton, senvalorigon aŭ kondamnon.[1] Ĝi ankaŭ estas uzata por esprimi kritikon, malamikecon aŭ malrespekton. Foje, termino estas rigardata kiel pejorativa en iuj sociajetnaj grupoj sed ne en aliaj, aŭ povas esti origine malestima sed poste adopti ne-pejorativan sencon (aŭ inverse) en iuj aŭ ĉiuj kuntekstoj.

  1. la adjektiva formo pejorativa klarigita en PIV 2020 (esperante)

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search